{"product_id":"marvirinstrato-originalaj-noveloj-en-esperanto-9781439236345","title":"Marvirinstrato: Originalaj Noveloj En Esperanto","description":"Urba bestoĝardeno plenas je feniksoj kaj marvirinoj. Stranga ruĝvela ŝipo revenas kun kargo de perditaĵoj. Kantanta arbo trompas la esperojn de spektantoj. Jen bildoj el la novelaro \u003ci\u003eMarvirinstrato\u003c\/i\u003e, kiu konsistas el 18 noveloj originale verkitaj en Esperanto. \u003cp\u003e\u003c\/p\u003eLa noveloj, kvankam plenaj de fantastaj bestoj kaj okazoj, rakontas pri emocioj kaj spertoj homaj - amo, maturiĝo, feliĉo, perdiĝo, bedaŭro, realigitaj kaj trompitaj revoj. Per bildoj el mondo iom nekutima la aŭtoro respegulas karakterojn de la ĉiutaga vivo. \u003cp\u003e\u003c\/p\u003eAnkaŭ ne mankas humuro! Per vortludo, farso kaj ironio la noveloj evitas troan pezon kaj foje vekas rideton. \u003cp\u003e\u003c\/p\u003eTri noveloj ricevis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA (3-a premio, 2005; 2-a premio, 2006; 1-a premio, 2007). Aliaj ricevis premiojn de LIRO- kaj MUZO-konkursoj, kaj kelkaj eldoniĝis, i.a. en Beletra Almanako, Fonto, kaj Literatura Foiro. \u003cp\u003e\u003c\/p\u003e Vi povas elshuti la plenan novelaron \"Marvirinstrato\" senpage ĉi tie: http: \/\/timwestover.com\/marvirinstrato \u003cp\u003e\u003c\/p\u003e Marvirinstrato de Tim Westover estas havebla sub la Creative Commons Attribution-Noncommercial-No Derivative Works 3.0 United States License. Vi rajtas libere uzi kaj represi la novelojn el tiu ĉi novelaro en via klubo, kurso, podkasto, radioelsendo, bulteno aŭ periodaĵo laŭ la kondiĉoj de la permesilo Creative Commons.\u003cbr\u003e\u003cbr\u003e\u003cb\u003eAuthor:\u003c\/b\u003e Tim Westover\u003cbr\u003e\u003cb\u003ePublisher:\u003c\/b\u003e Booksurge Publishing\u003cbr\u003e\u003cb\u003ePublished:\u003c\/b\u003e 04\/20\/2009\u003cbr\u003e\u003cb\u003ePages:\u003c\/b\u003e 212\u003cbr\u003e\u003cb\u003eBinding Type:\u003c\/b\u003e Paperback\u003cbr\u003e\u003cb\u003eWeight:\u003c\/b\u003e 0.50lbs\u003cbr\u003e\u003cb\u003eSize:\u003c\/b\u003e 7.99h x 5.24w x 0.45d\u003cbr\u003e\u003cb\u003eISBN:\u003c\/b\u003e 9781439236345\u003cbr\u003e\u003cb\u003eLanguage:\u003c\/b\u003e Esperanto\u003cp\u003e\u003ci\u003eThis title is not returnable\u003c\/i\u003e\u003cbr\u003e\u003c\/p\u003e","brand":"Booksurge Publishing","offers":[{"title":"Paperback","offer_id":44707470311539,"sku":"9781439236345","price":14.15,"currency_code":"USD","in_stock":true}],"thumbnail_url":"\/\/cdn.shopify.com\/s\/files\/1\/0555\/9255\/0515\/files\/img_6b4456b0-1879-4ae2-8f16-8193f99ef05b.jpg?v=1775840284","url":"https:\/\/bookstorenmore.com\/products\/marvirinstrato-originalaj-noveloj-en-esperanto-9781439236345","provider":"Bookstore N More","version":"1.0","type":"link"}