Skip to product information
1 of 1

Booksurge Publishing

Marvirinstrato: Originalaj Noveloj En Esperanto

Marvirinstrato: Originalaj Noveloj En Esperanto

Regular price €12,95 EUR
Regular price Sale price €12,95 EUR
Sale Sold out
Shipping calculated at checkout.
Format
Quantity
Urba bestoĝardeno plenas je feniksoj kaj marvirinoj. Stranga ruĝvela ŝipo revenas kun kargo de perditaĵoj. Kantanta arbo trompas la esperojn de spektantoj. Jen bildoj el la novelaro Marvirinstrato, kiu konsistas el 18 noveloj originale verkitaj en Esperanto.

La noveloj, kvankam plenaj de fantastaj bestoj kaj okazoj, rakontas pri emocioj kaj spertoj homaj - amo, maturiĝo, feliĉo, perdiĝo, bedaŭro, realigitaj kaj trompitaj revoj. Per bildoj el mondo iom nekutima la aŭtoro respegulas karakterojn de la ĉiutaga vivo.

Ankaŭ ne mankas humuro! Per vortludo, farso kaj ironio la noveloj evitas troan pezon kaj foje vekas rideton.

Tri noveloj ricevis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA (3-a premio, 2005; 2-a premio, 2006; 1-a premio, 2007). Aliaj ricevis premiojn de LIRO- kaj MUZO-konkursoj, kaj kelkaj eldoniĝis, i.a. en Beletra Almanako, Fonto, kaj Literatura Foiro.

Vi povas elshuti la plenan novelaron "Marvirinstrato" senpage ĉi tie: http: //timwestover.com/marvirinstrato

Marvirinstrato de Tim Westover estas havebla sub la Creative Commons Attribution-Noncommercial-No Derivative Works 3.0 United States License. Vi rajtas libere uzi kaj represi la novelojn el tiu ĉi novelaro en via klubo, kurso, podkasto, radioelsendo, bulteno aŭ periodaĵo laŭ la kondiĉoj de la permesilo Creative Commons.

Author: Tim Westover
Publisher: Booksurge Publishing
Published: 04/20/2009
Pages: 212
Binding Type: Paperback
Weight: 0.50lbs
Size: 7.99h x 5.24w x 0.45d
ISBN: 9781439236345
Language: Esperanto

This title is not returnable

View full details